Bernhard Michael Mandl
Aspekto
Bernhard Michael Mandl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1659 en Bohemio |
Morto | 23-an de aprilo 1711 (51-jaraĝa) en Salcburgo |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Bernhard Michael MANDL (ĉeĥe: Michal Bernard Mandel - familinomaj versioj: Mändl, Männl, Mendl; naskiĝinta ĉirkaŭ 1659 aŭ 1660 en Prago, mortinta la 23-an de marto 1711 en Salcburgo) estis certe la plej konata barokskulptisto de la urbo Salcburgo (Aŭstrujo).
Ekde 1690 verŝajne li vivis Salcburge, kie li ekzinigis filinon de la loka skulptista familio Götzinger por kiuj li mem laboris ateliere kelkajn jarojn.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Rossebändiger der Marstallschwemme (Ĉevaltrinkigejo) estis lia unua granda verko. La motivo de la ĉevalmalsovaĝiganto estas ofta baroka temo temiganta la kverelon inter pasio kaj venkanta aristokratia ordo. Videblas aludoj al la kutima ĉevalo de lia arkiepiskopa moŝto Johann Ernst von Thun und Hohenstein rilate al tiu de Aleksandro la Granda nome Bukefalo. Danke al la terenfalanta kovrilo la rajdonto kunfandiĝas kvazaŭ kun la ĉevalo. Ankaŭ la hararo de la besto faras fortajn movojn. Laŭdire volis aĉeti tiun ĉi statuon Eŭgeno de Savojo; post neeblo elfaritis por li almenaŭ kopio.
- Katedralo de Salcburgo: statuoj de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo kun persona individueco kaj sen baroka patoso
- ĝardeno de Kastelo Mirabell: du atletoj
- Preĝejo Sankta Marko (Salzburg) ĉegablaj figuroj de la sanktuloj Aŭgusteno, Marko kaj Ursula
- Preĝejo Sankta Triunuo (Salzburg): suratike supre de la kolonaj paroj la tri teologiaj virtoj pri kredo, karitato kaj espero (kun blazono arkiepiskopa - de Thun - meze)
- Kolegia preĝejo (Salzburg): en la gablokampo la blazono arkiepiskopa (Thun); krone la senmakule koncipita Virgulino, flanke anĝelaj figuroj; turokronantaj la kvar evangeliistoj (maldekstre) kaj la kvar patroj de la Eklezio dekstre
- Preĝejo Sankta Andreo (Salzburg): statuo de Andreo (por la en 1871 malkonstruita malnova Andreo-kirko)
- Kolono de Sankta Triunuo en Straubing: figuroj de Mario kaj la anonctransdonanta ĉefanĝelo Miĥaelo
- 1705–1709: figuro de Aŭgusteno de Hipono libere staranta en la parko de la paroĥujo de Oberalm (kiu iam troviĝis sur la dekstra turo de la salcburga Kolegia preĝejo)
- 1707: Nußdorf am Haunsberg, arkiepiskopa blazono (Thun) supre de la portalo ĉe la kirko de Sankt Pankraz
- 1707: marmora blazongrupo Salzburg/Thun/Harrach sur la atiko de Kastelo Kleßheim
- 1711: Ponto de Karolo: statuo de Filipo Benicio (kunfondinto de la ordeno de la Servistoj de Mario)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Adolf Haslinger, Peter Mittermayr: Salzburger Kulturlexikon. Residenz, Salzburg 2001, ISBN 3-7017-1129-1.
- Kretschmer, Hildegard: "Mandl, Michael Bernhard". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 18-19 (ĉi tie interrete)
- Peter Rohrmoser: Michael Bernhard Mändl. Der führende Steinbildhauer des Salzburger Hochbarock um 1700, disertaĵo, Salzburg 1999.